Friday, October 31, 2008

Subteno por la Verda Partio

Mia patrin-flanka avo ĉiam voĉdonis por la Konservativula Partio en Kanado: li pravigis tion dirante ke lia patro ĉiam voĉdonis por la Konservativula Partio en Britio, kaj lia patro esti respektinda viro, do li voĉdonas « same ». Kvankam mi ĉiam opiniis tian sintenon stulta, eĉ senrespondeca, mi dum la unuaj dek jaroj post atingo de la voĉdonrajta aĝo voĉdonis por kandidatoj de la sama partio kiel mia partio, la Nov-Demokratia Partio. Mi daŭre opinias tiun partion esti pli subteninda ol la Liberalula aŭ Konservativula Partioj, sed de la fruaj naŭdekaj jaroj mi tamen ĉiam voĉdonas en federaciaj kaj provincoj balatoj por kandidatoj de alia partio, la Verda Partio. En Kanado ankoraŭ ne elektiĝis eĉ unu kandidato de la Verda Partio – eble pro tio ke la plimulto de la kanadanoj ne komprenas (aŭ ne akceptas) ke sen sana naturmedio ne eblas havi medion daŭre subtenanta la homan (kaj bestan kaj plantan) pluvivadon – kaj pro tio multaj homoj diras ke baloto por la Verda Partio estas malŝparita baloto. Tamen ne konsentas mi ... kaj pli kaj pli multaj kanadanoj : en la ĵus okazinta balotado por la kanada federacia parlamento, kandidatoj de la Verda Partio ricevis 6% de la balotoj tutkanade, 9% de la balotoj en Alberto, kaj eĉ 12% de la balotoj en Kalgario! Pluraj el miaj kolegoj ŝajne voĉdonis por kandidatoj de la Verda Partio dum tiu balotado, kaj unu (Jim) eĉ permesis ke oni metu subteno-ŝildon de la Verda Partio sur lia gazono : mi estas alkutimiĝinta trovi subtenantojn de la Verda Partio inter kvakeroj (inter la kalgariaj kvakeroj, Kitty kaj Allan estas longtempaj verdpartiaj aktivuoj) kaj esperantistoj (mi verŝajne ekvoĉdonis por la verduloj dank’ al la agado de Wally du Temple, kiu ne nur agis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio, la Verda Partio de Kanado, kaj la Verda Partio de Brita Kolumbio, sed ankaŭ kandidatis unufoje kiel reprezentanto de la Verda Partio en federacia balotado) sed finfine mi sentas min samopinianta kun iom granda parto de la kanada loĝantaro.

Ĝis nun mi esprimis mian subtenon por la Verda Partio nur voĉdonante por ĝiaj kandidatoj en balotadoj, sed mi nun sentas min (preskaŭ) preta subteni ĝin ankaŭ per membreco. Dum miaj 50 jaroj mi estis membro de multaj asocioj, sed neniu politika. Eble la tempo jam venis plifirmigi mian subtenon por la Verda Partio, almenaŭ por tiu je federacia nivelo (la Verda Partio de Alberto estas ankoraŭ tiom malgranda ke mi timas malŝpari miajn ege limigitajn rimedojn je grupo de « stranguloj »). Mi ricevis faldfolion kun aliĝilo antaŭ kelkaj semajnoj, kaj mi ankoraŭ ne forsendis aŭ eĉ plenigis ĝin ... sed mi pensas ke mi tion faros. Finfine, jam delonge mi kiel esperantisto nomas min verdulo ; eble jam temp’ está ke mi ankaŭ estu verdulo kiel verdpartiano.

No comments: